Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kristian Langgaard Flugu, ho bird' Esperanto Arg-704-355 2009-05-16 15:18 Manfred nur tiun forigu
Kristian Langgaard Flugu, ho bird’ Esperanto Arg-703-355 2009-05-16 12:17 Manfred nur tiun forigu
Christian Winther * Flyv fugl, flyv Danish Arg-702-355 2009-05-16 15:21 Manfred nur tiun forigu

Christian Winther,
Flyv fugl, flyv

 

Christian Winther,
Flugu, ho bird'

 

Christian Winther,
Flugu, ho bird’

 
    tradukita de Kristian Langgaard   tradukita de Kristian Langgaard
 
Flyv fugl, flyv over Furesøens vove!   Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago!   Flugu, ho bird’ trans la ondojn de l’ lago!
Nu kommer natten så sort,   Nigra la nokt’ venos nun.   Nigra la nokt’ venos nun.
Alt liger sol bag de dæmrende skove,   Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago   Jen post l’ arbar’ malleviĝas la tago
Dagen den lister sig bort;   kaj ŝtelforiras la sun’.   Kaj ŝtelforiras la sun’.
Skynd dig nu hjem til din fjedrede mage,   Nun vi rapidu al via ino pluma,   Nun vi rapidu al via in’ pluma,
Til di guulnæbede små;   kaj flavbekuloj apud ŝi;   Kaj flavbekuloj apud ŝi;
Men når i morgen du kommer tilbage   sed kiam tago krepuskos, la luma,   Sed kiam tago krepuskos, la luma,
Siig mij så alt hvad du så!   diru pri ili al mi!   Diru pri ili al mi!
 
Flyv, fugl! flyv over Furesøens bølge,   Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn!   Flugu, ho bird’ trans la ondojn brilantajn!
Stræk dine vinger nu vel!   Via flugil’ portu vin!   Via flugil’ portu vin!
Ser du to elskende, dem skal du følge,   Se vi renkontos du homojn amantajn,   Se vi renkontos du homojn amantajn,
Dybt skal du speide deres sjæl.   ho – vi esploru ŝin kaj lin!   Ho – vi esploru ŝin kaj lin!
Er jeg en sanger, så bør jeg jo vide   Kiel poeto ja koni mi devus   Kiel poeto ja koni mi devus
Kjærligheds smigrende lyst,   ĉion pri l’ feliĉ' de l’ am’,   Ĉion pri l’ feliĉo de l’ am’,
Alt, hvad et hjerte kan rumme og lide,   ĉiun doloron – la voĉon mi levus   Ĉiun doloron – la voĉon mi levus
Burde jo tolke min røst.   en ovacia deklam’.   En ovacia deklam’.
 
Flyv, fugl! flyv over Furesøens rislen,   Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago!   Flugu, ho bird’ trans la siblon de l’ lago!
Kjærlighed kalder dig hjem;   Amo vin logas al ŝi.   Amo vin logas al ŝi.
Sæt dig nu kjønt mellem løvbuskens hvislen,   Sidu nun inter susuro de l’ fago,   Sidu nun inter susuro de l’ fago,
Syng så din kjærlighed frem!   kantu pri ŝi kaj pri vi!   Kantu pri ŝi kaj pri vi!
Kunde, som du, jeg i ætheren svømme,   Se ankaŭ mi en l' aer' mi povus levi,   Se mi nur povus eteren min levi,
Veed jeg nok, hvor gik min flugt;   scius mi, kien iros mi.   Scius mi, kien iros mi.
Jeg kan i lunden kun sukke og drømme,   Mi en arbar' povas nur plendi, revi -   Sola povas suspiri kaj revi -
Det er min kjærligheds frugt.   - nura amfrukto por mi.   Mia amfrukt’ estas ĝi
 
Flyv, fugl! flyv over Furesøens vande,   Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron!   Flugu, ho bird’ trans la bluan akvaron!
Langt, langt bort i det blåe!   Flugu al ŝi - flugu for!   Flugu al ŝi, flugu for!
Eensomt i skoven ved fjerneste strande   Ie vi trovos solecan arbaron,   Ie vi trovos solecan arbaron,
Seer du min favre at gåe.   kien sopiras la kor’.   Kien sopiras la kor’.
Guulbrune lokke de flagre i vinden,   Ora harar’ flirtetas en venteto,   Ora flirtetas harar’ en venteto,
Let er hun, rank som et ax,   rekta, gracila estas ŝi,   Gracila ja estas ŝi,
Øiet er sort, og roser har kinden,   nigraj okuloj kaj roza vangeto,   Nigraj okuloj kaj roza vangeto,
Ak! du kan kjende hende strax!   ho – tuj ŝin konas ja vi.   Ho – ja ekkonos ŝin vi.
 
Flyv, fugl! flyv over Furesøens brusen,   Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon !   Flugu, ho bird’, trans la lagan bruadon !
Dybt drager natten sit suk!   Aŭdu! La nokta ĝemad’!   Aŭdu! La nokta ĝemad’!
Træerne hviske med ængstelig susen,   Flustras la arboj timeman sibladon -   Flustras la arboj timeman sibladon -
Hilse Godnat med et buk!   estas vespersalutad’.   Estas vespersalutad’.
Har du ei lyttet til mangefold smerte   Ĉu vi aŭskultis? Eĉ inter birdaro   Birdoj eĉ sentas de l’ amo doloron
Selv hos den fjedrede flok?   - granda, profunda amdolor'!   Same kiel homoj ni.
Siig et Godnat til mit bævende hjerte,   Diru nun en la malluma arbaro   Kiu konsolu nun mian koron?
Siig det, du veed det jo nok.   bonnokton al mia kor'!   Nun „Bonan nokton!“ al vi.
 
Verkinto de tiu ĉi Dana poemo estas
Christian Winther (Kristiano Vintero,
*1796 - †1876).

Tiu origina dana-lingva teksto estas
troveble interalie en la retejo
http://www.recmusic.org/lieder/w/winther/.
  Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl,
flyv" de Christian Winther (Kristiano
Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton
de Kristian Langgaard (*1894 - †1957).

Origina tradukversio de Kristian Langgaard,
troviĝanta en la libreto "Esperanto-poemoj",
eldonita en 1937 de la eldonejo "SEFO",
Nykøbing, Danlando.
  Traduko de la Dana poemo "Flyv fugl,
flyv" de Christian Winther (Kristiano
Vintero, *1796 - †1876) en Esperanton
de Kristian Langgaard (*1894 - †1957).

Tiun poem-esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la libro "Esperanto-poemoj",
eldonita en 1937 de la dana eldonejo
"SEFO", Nykøbing.
(En la kelkaj strofoj de la esperantigo
verkita de la tradukinto K. Langaard mi
faris kelkajn modifojn, por pli konformigi
la versritmon al la dana-lingvo originalo.
La kvar lastajn liniojn mi provis aliigi
komplete.)