Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Nikolaj Frederik Severin Grundtvig * Løft dig, Sjæl, paa Lysets Vinger Danish Arg-699-353 2006-02-25 22:49 Manfred nur tiun aldonu
H. E. Jensen Matena himno Esperanto Arg-700-353 2006-02-26 11:29 Manfred nur tiun forigu

Nikolaj Frederik Severin Grundtvig,
Matena himno

 
tradukita de H. E. Jensen
 
Levu fin per lumflugiloj
renaskita, ho anim'!
Sonas nun la birdaj triloj
super kampo kaj pavim'.
Danku Dion, laŭdu lin,
li per lumo vestas sin!
Al li kanto via bela
estas pli ol la anĝela.
 
Jam komence de l' suprejo
venis lumkreanta vort'!
Vera lumo en loĝejo
de ' homar' per Dia fort'!
Per spirito de la ver':
Jen sub ni la sankta ter',
kaj jen estas la lernejo
al la vivo la nutrejo.
 
Traduko de la Dana poemo "Løft dig, Sjæl,
paa Lysets Vinger" de Nikolaj Frederik
Severin Grundtvig (*1783-09-08 -
†1872-09-02) en Esperanton de H.
E. Jensen.

Tiun poem-esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la libro "Esperanto-Sangbogen",
eldonita en 1941 de "Dansk Arbejder
Esperanto-Forbund" (= Dana Laborista
Esperanto-Ligo) kaj "Dansk Esperanto
Selskab" (= Dana Esperanto-Asocio).