Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Balazs Wacha * Rokkanto Esperanto Arg-697-351 2006-02-23 10:44 Manfred nur tiun forigu

Balazs Wacha,
Rokkanto

 
Prometeo, Promete',
ĉar vi estis sola,
Prometeo, Promete',
dum promen' konsola -
homojn skulptis vi.
 
Prometeo, Promete',
homojn ĉi multetajn,
Prometeo, Promete',
homojn, la stultetajn
ja instruis vi.
 
Prometeo sur la ter'
homojn instruadis,
plugis, bakis brikojn kaj
ankaŭ konstruadis,
dio Promete'.
 
Prometeo, Promete',
ĉar vi fajron ŝtelis,
Prometeo, Promete',
Zeŭso vin forpelis,
ĉenis vin al rok'.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Balazs Wacha (Blazio).