Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Frederik Skeel-Giörling Jutlando Danish Arg-690-344 2006-02-15 09:38 Manfred nur tiun forigu
Hans Christian Andersen * Jylland Danish Arg-688-344 2006-02-15 08:35 Manfred nur tiun aldonu

Hans Christian Andersen,
Jutlando

 
tradukita de Frederik Skeel-Giörling
 
1. Jutland' kuŝas inter maroj
kiel granda runbaston'.
Runoj estas tombegaroj
meze de arbara kron'!
Sur erikejo revas ni
en silenta fantazi'.
 
2. ..............................
.................................
.................................
.................................
.................................
.................................
 
3. Sur la vastaj teroj floras
erikeja arbustar;
flortapiŝo bonodoras
dolĉe vasten tra kampar';
sed nun baldaŭe ĝia bril'
malaperos sub plugil'.
 
4. ..............................
.................................
.................................
.................................
.................................
.................................
 
5. Jutland' kuŝas inter maroj
kiel granda runbaston',
pri pasintaj mil' da jaroj
nun rakontas ĉiu ŝton'.
Al estonteco el la mar'
sonas laŭte himna klar'.
 
Traduko de la Dana poemo "Jylland" de Hans
Christian Andersen (Johano Kristiano
Andersen', *1805-04-02 - †1875-08-04)
en la Danan de Frederik Skeel-Giörling
(*1876-02-11 - †1910-10-14).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en la libro "Esperanto-Sangbogen",
eldonita en 1941 de "Dansk Arbejder
Esperanto Forbund" kaj "Dansk Esperanto
Selskab". En la lasta strofo mi metis nur
punkton post la vorto "ŝton'" kaj mi
anstataŭigis la vortojn "himno klar'"
per "himna klar'". En la tria strofo mi
anstataŭigis la vorton "malaperas" per
"malaperos". La dua kaj la kvara strofoj
mankas en la traduko, kompare al la
dana-lingv originalo.