Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 08 O libertas cara Latina Arg-683-340 2006-01-29 13:15 Manfred nur tiun aldonu
Max von Schenkendorf * Freiheit, die ich meine Germana Arg-681-340 2006-02-01 16:00 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Ho liber', adore Esperanto 2006-01-29 Arg-682-340 | MR-445-1 2006-02-01 16:00 Manfred nur tiun forigu

Max von Schenkendorf,
Ho liber', adore

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. Ho liber’, adore
Mi ja amas vin,
Mi deziras kore:
Venu je la fin’!
Ĉu vi venos iam
Al ni, la homar’?
Ĉu vi restos ĉiam
Inter la stelar’?
 
2. Ankaŭ en arbaro,
Kie migras mi,
Kaj sub rev-floraro
Ja troveblas vi.
Estas vivo vera,
Kiam regas vi
Sur la rondo Tera,
Tiam ĝojas ni.
 
3. Kiam alrigardas
Ni amike nin,
Kiam kisoj ardas,
Amas nin knabin’...
Sed ne haltas iam
Tiu kor-dezir’,
Al ĉielo ĉiam
Strebas la sopir’.
 
4. Venas kanto mia
El trankvila land’,
Bilda idilia
Estas mia kant’.
Floras flor’ ĝardena,
Estas multe da
Spikoj eĉ en jena
Ŝtona mondo ja.
 
5. Kie Dia flamo
Brulas en la kor’,
Kun fidel’ kaj amo
Al la propra mor’;
Kie sin defie
Ligas por justec’
Kuraĝuloj, tie
Regas liberec’.
 
6. Inter urbaj muroj
Povas ŝveli kor’
Por preĝejaj turoj,
Por prapatra mor’,
Strebas supren tiam
Lumen al altec’,
Pretas morti, kiam
Vokas liberec’.
 
7. Ho, efektiviĝu
Dia la favor’,
Plene profundiĝu
En la homa kor’.
Ho liber’, aminda,
Kara estas vi,
Ege dezirinda,
Venu vi al ni!
 
Traduko de la Germana poemo "Freiheit,
die ich meine" de Max von Schenkendorf
(*1783 - †1817) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2006-01-29.

La kanto estas kantata laŭ la melodio de
Karl Groos (1789 - 1861).