Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Somera nokto Esperanto 2000-07-29 Arg-63-34 2004-03-10 21:45 Manfred nur tiun forigu
Reinhard Arfsten * Somernaacht Frisa Arg-62-34 2004-03-10 21:38 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Sommernacht Germana 2004-02-18 Arg-340-34 2004-03-10 22:05 Manfred nur tiun aldonu

Reinhard Arfsten,
Somera nokto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Somera nokta trankvilo sen vent‘,
Profunda pac‘ ĉirkau mi.
Jam ardas stri‘ en la orient‘,
Preĝeja solen‘ ĉie ĉi.
Ne blekas bovo, ne vokas vanel‘,
La kampoj spiras en la malhel‘,
Engrese pepas alaŭdo nur.
Je tiu ĉi frumatena horo
mallaŭte iras la Di-Sinjoro,
tra la kvieta natur‘.
 
Traduko de la Frisa poemo "Somernaacht"
de Reinhard Arfsten (*1897 - †1971)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2000-07-29.

Tiu ĉi poemo de la frisa poeto Reinhard
Arfsten troviĝas presita en la libro
„Fering lidj an leewent“, volumo 1,
kiu enhavas tri rakontojn de la frisa
autoro Peter Paulsen. La eldoninto estas
profesoro d-ro Nils Århammar, la eldonejo:
Nordfriisk Instituut, D-25821 Bräist/Bredstedt,
Germanio. La libro aperis en 1993 je la
centa datreveno de la naskiĝo de la
aŭtoro. ISBN 3-88007-210-8. Profesoro
Nils Århammar donis al mi, Manfred
Retzlaff, pere de s-ino Adeline Petersen,
kiu estas kunlaborantino de la Nordfrisa
Instituto, la permeson de publikigo de la
poemo en tiu ĉi mia interreta datumbazo.