Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich Pillath Vestfalia kanto Esperanto 1920 Arg-848-329 2010-05-26 15:52 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vestfalio-kanto Esperanto 2005-10 Arg-664-329 2012-11-30 09:40 Manfred nur tiun aldonu
Emil Rittershaus * Westfalenlied Germana 1868 Arg-663-329 2012-11-30 09:42 Manfred nur tiun aldonu

Emil Rittershaus,
Vestfalia kanto

 
tradukita de Friedrich Pillath
 
1. Vi gloru Rejnon kun fiero
Pro ĝia vinberuja font’-
Sed ni naskiĝis, kie fero
Profunde kuŝas en la mont’,
Sur rok’ altiĝas abiar’,
En val’ sin paŝtas la brutar’,
Kaj garde staras ĉe la dom’
La kverka arbo kiel hom’.
|: Al vi eksonu nia kant’,
Ho vestfalia hejmoland’:|
 
2. Ni ne facile kutimiĝas
Al dolĉaj vortoj, flata dir’,
Kaj ne rapide amikiĝas
Kun iu renkontita vir’.
Bonvena estas la fremdul’
Nur kun sincero en okul’.
Parolo rekta al la kor’,
Jen estas vestfalia mor’.
|: Al vi eksonu nia kant’,
Ho vestfalia hejmoland’:|
 
3. Kaj la knabino vestfalia,
Kun okulsteloj en lazur’,
Ne emas al flirtad’ pasia
Pro nura distro aŭ plezur’.
De la danĝero la Ĉiel’
Ŝin zorge gardas per anĝel’;
En ĝojo kiel en dolor’
Fidela restas ŝia kor’.
|: Al vi eksonu nia kant’,
Ho Vestfalia hejmoland’:|
 
4. Vin, „ruĝa tero“, gardu Dio
Dum nia tuta vivovoj’,
Plenigas via per harmonio
La bruston kaj je kora ĝoj’,
Ho Vestfalio, Dia verk’,
Kun fort’ egala al la kverk’,
Vin benos eĉ en lasta hor’
Varmege nia danka kor’.
|: Al vi eksonu nia kant’,
Ho Vestfalia hejmoland’:|
 
 
Traduko de la Germana poemo "Westfalenlied"
de Emil Rittershaus (*1834-04-03 -
†1897-03-08) en Esperanton de
Friedrich Pillath (†1932-04.03) en
1920.

Pri la tradukinto Friedrich Pillath vidu
ankaŭ la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Pillath.