Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich Pillath Vestfalia kanto Esperanto 1920 Arg-848-329 2010-05-26 15:52 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vestfalio-kanto Esperanto 2005-10 Arg-664-329 2012-11-30 09:40 Manfred nur tiun forigu
Emil Rittershaus * Westfalenlied Germana 1868 Arg-663-329 2012-11-30 09:42 Manfred nur tiun forigu

Emil Rittershaus,
Westfalenlied

 

Emil Rittershaus,
Vestfalio-kanto

 

Emil Rittershaus,
Vestfalia kanto

 
    tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Friedrich Pillath
 
1. Ihr mögt den Rhein, den stolzen preisen,   1. Vi gloru Rejnon, la fieran,   1. Vi gloru Rejnon kun fiero
Der in dem Schoß der Reben liegt;   Jen en la lando de la vin';   Pro ĝia vinberuja font’-
Wo in den Bergen ruht das Eisen,   Min, kie oni ercon feran   Sed ni naskiĝis, kie fero
Da hat die Mutter mich gewiegt.   Elfosas, lulis la patrin'.   Profunde kuŝas en la mont’,
Hoch auf dem Fels die Tannen steh'n,   Surmonte staras abiar',   Sur rok’ altiĝas abiar’,
Im grünen Tal die Herden geh'n,   Travale iras bovo-ar',   En val’ sin paŝtas la brutar’,
Als Wächter an des Hofes Saum   Kaj staras kiel gard-starant'   Kaj garde staras ĉe la dom’
Reckt sich empor der Eichenbaum.   Kverk-arbo ĉe la korto-rand'.   La kverka arbo kiel hom’.
Da ist's wo meine Wiege stand,   Jen en lulilo kuŝis mi.   |: Al vi eksonu nia kant’,
O grüß dich Gott, Westfalenland!   Salutas mi vin, Vestfali'!   Ho vestfalia hejmoland’:|
 
2. Wir haben keine süßen Reden   2. Ni ne parolas kun vi flate,   2. Ni ne facile kutimiĝas
Und schöner Worte Überfluß,   ne uzas dolĉajn vortojn ni,   Al dolĉaj vortoj, flata dir’,
Und haben nicht so bald für jeden   ni ne salutas vin tuj frate,   Kaj ne rapide amikiĝas
Den Brudergruß und Bruderkuß.   frat-kison donas ne al vi.   Kun iu renkontita vir’.
Wenn du uns willst willkommen sein,   Bonvena estas vi nur, se   Bonvena estas la fremdul’
So schau auf's Herz, nicht auf den Schein,   atentas vi la ŝajnon ne.   Nur kun sincero en okul’.
Und sieh' uns grad hinein ins Aug!   Rigardu rekte al la kor'!   Parolo rekta al la kor’,
Gradaus, das ist Westfalenbrauch !   Rekteca estas nia mor'.   Jen estas vestfalia mor’.
Es fragen nichts von Spiel und Tand,   Interesiĝas ni ne pri   |: Al vi eksonu nia kant’,
Die Männer im Westfalenland.   malvaloraĵ' en Vestfali'!   Ho vestfalia hejmoland’:|
 
3. Und uns're Frauen, uns're Mädchen,   3.Kaj niaj inoj kaj knabinoj,   3. Kaj la knabino vestfalia,
Mit Augen blau wie Himmelsgrund,   Ne amas ili por plezur’,   Kun okulsteloj en lazur’,
Sie spinnen nicht die Liebesfädchen   La ĉarmaj amo-ŝpinistinoj,   Ne emas al flirtad’ pasia
Zum Scherz nur für die müß'ge Stund.   Pro ŝerca amorado nur!   Pro nura distro aŭ plezur’.
Ein frommer Engel Tag und Nacht,   Anĝelo pia gardas, ke   De la danĝero la Ĉiel’
Hält tief in ihrer Seele Wacht,   Malfideliĝu ili ne.1)   Ŝin zorge gardas per anĝel’;
Und treu in Wonne, treu in Schmerz,   En ĝoj’ fidela kaj dolor’   En ĝojo kiel en dolor’
Bleibt bis zum Tod ein liebes Herz.   Ĝis morto restas kara kor’.   Fidela restas ŝia kor’.
Glückselig, wessen Arm umspannt,   Beata estas vi, se vin   |: Al vi eksonu nia kant’,
Ein Mädchen aus Westfalenland!   Brakumas Vestfalia in’.   Ho Vestfalia hejmoland’:|
 
4. Behüt dich Gott, du rote Erde,   4. Vin gardu Dio, tero mia,   4. Vin, „ruĝa tero“, gardu Dio
Du Land von Wittekind und Teut!   Vi lando de l’ hero’ Armin’!   Dum nia tuta vivovoj’,
Bis ich zu Staub und Asche werde,   Ĝis kuŝos mi en tombo ia,   Plenigas via per harmonio
Mein Herz sich seiner Heimat freut.   Adoros mia koro vin.2)   La bruston kaj je kora ĝoj’,
Du Land Westfalen, Land der Mark,   Ho, kara lando Vestfali’,   Ho Vestfalio, Dia verk’,
Wie deine Eichenstämme stark,   Fortega lando estas vi,   Kun fort’ egala al la kverk’,
Dich segnet noch der blasse Mund   Mortante, vin en lasta hor’   Vin benos eĉ en lasta hor’
Im Sterben, in der letzten Stund!   Ankoraŭ benos mia kor’!   Varmege nia danka kor’.
Land zwischen Rhein und Weserstrand,   Land’ inter Rejno kaj Vezer’,   |: Al vi eksonu nia kant’,
O grüß dich Gott, Westfalenland !   Salutas mi vin kun sincer’!   Ho Vestfalia hejmoland’:|
 
  Traduko de la Germana poemo "Westfalenlied"
de Emil Rittershaus (*1834-04-03 -
†1897-03-08) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2005-10.

Pri la verkinto Emil Rittershaus troviĝas
informoj en la interreto sub
http://www.westfalenlied.de/westfalenlied3/lied.htm.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Emil Rittershaus (*1834-04-03 -
†1897-03-08), publikigita 1868.

Über den Verfasser Emil Rittershaus finden
Sie Näheres im Internetz unter
http://www.westfalenlied.de/westfalenlied3/lied.htm.
La melodio estas aŭdebla en
http://ingeb.org/Lieder/westfale.html,
la muzik-notoj troviĝas en
http://www.markomannenwiki.de/index.php?title=Westfalenlied.
       
 
    1) aŭ: De l’ rekta voj’ foriru ne.\\
aŭ: Survoje ili falu ne.
  Traduko de la Germana poemo "Westfalenlied"
de Emil Rittershaus (*1834-04-03 -
†1897-03-08) en Esperanton de
Friedrich Pillath (†1932-04.03) en
1920.

Pri la tradukinto Friedrich Pillath vidu
ankaŭ la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Pillath.
    2) Pensad' pri vi ĝojigos min.