Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich Pillath Vestfalia kanto Esperanto 1920 Arg-848-329 2010-05-26 15:52 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Vestfalio-kanto Esperanto 2005-10 Arg-664-329 2012-11-30 09:40 Manfred nur tiun forigu
Emil Rittershaus * Westfalenlied Germana 1868 Arg-663-329 2012-11-30 09:42 Manfred nur tiun aldonu

Emil Rittershaus,
Vestfalio-kanto

 

Emil Rittershaus,
Vestfalia kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Friedrich Pillath
 
1. Vi gloru Rejnon, la fieran,   1. Vi gloru Rejnon kun fiero
Jen en la lando de la vin';   Pro ĝia vinberuja font’-
Min, kie oni ercon feran   Sed ni naskiĝis, kie fero
Elfosas, lulis la patrin'.   Profunde kuŝas en la mont’,
Surmonte staras abiar',   Sur rok’ altiĝas abiar’,
Travale iras bovo-ar',   En val’ sin paŝtas la brutar’,
Kaj staras kiel gard-starant'   Kaj garde staras ĉe la dom’
Kverk-arbo ĉe la korto-rand'.   La kverka arbo kiel hom’.
Jen en lulilo kuŝis mi.   |: Al vi eksonu nia kant’,
Salutas mi vin, Vestfali'!   Ho vestfalia hejmoland’:|
 
2. Ni ne parolas kun vi flate,   2. Ni ne facile kutimiĝas
ne uzas dolĉajn vortojn ni,   Al dolĉaj vortoj, flata dir’,
ni ne salutas vin tuj frate,   Kaj ne rapide amikiĝas
frat-kison donas ne al vi.   Kun iu renkontita vir’.
Bonvena estas vi nur, se   Bonvena estas la fremdul’
atentas vi la ŝajnon ne.   Nur kun sincero en okul’.
Rigardu rekte al la kor'!   Parolo rekta al la kor’,
Rekteca estas nia mor'.   Jen estas vestfalia mor’.
Interesiĝas ni ne pri   |: Al vi eksonu nia kant’,
malvaloraĵ' en Vestfali'!   Ho vestfalia hejmoland’:|
 
3.Kaj niaj inoj kaj knabinoj,   3. Kaj la knabino vestfalia,
Ne amas ili por plezur’,   Kun okulsteloj en lazur’,
La ĉarmaj amo-ŝpinistinoj,   Ne emas al flirtad’ pasia
Pro ŝerca amorado nur!   Pro nura distro aŭ plezur’.
Anĝelo pia gardas, ke   De la danĝero la Ĉiel’
Malfideliĝu ili ne.1)   Ŝin zorge gardas per anĝel’;
En ĝoj’ fidela kaj dolor’   En ĝojo kiel en dolor’
Ĝis morto restas kara kor’.   Fidela restas ŝia kor’.
Beata estas vi, se vin   |: Al vi eksonu nia kant’,
Brakumas Vestfalia in’.   Ho Vestfalia hejmoland’:|
 
4. Vin gardu Dio, tero mia,   4. Vin, „ruĝa tero“, gardu Dio
Vi lando de l’ hero’ Armin’!   Dum nia tuta vivovoj’,
Ĝis kuŝos mi en tombo ia,   Plenigas via per harmonio
Adoros mia koro vin.2)   La bruston kaj je kora ĝoj’,
Ho, kara lando Vestfali’,   Ho Vestfalio, Dia verk’,
Fortega lando estas vi,   Kun fort’ egala al la kverk’,
Mortante, vin en lasta hor’   Vin benos eĉ en lasta hor’
Ankoraŭ benos mia kor’!   Varmege nia danka kor’.
Land’ inter Rejno kaj Vezer’,   |: Al vi eksonu nia kant’,
Salutas mi vin kun sincer’!   Ho Vestfalia hejmoland’:|
 
Traduko de la Germana poemo "Westfalenlied"
de Emil Rittershaus (*1834-04-03 -
†1897-03-08) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2005-10.

Pri la verkinto Emil Rittershaus troviĝas
informoj en la interreto sub
http://www.westfalenlied.de/westfalenlied3/lied.htm.
 
 
1) aŭ: De l’ rekta voj’ foriru ne.\\
aŭ: Survoje ili falu ne.
  Traduko de la Germana poemo "Westfalenlied"
de Emil Rittershaus (*1834-04-03 -
†1897-03-08) en Esperanton de
Friedrich Pillath (†1932-04.03) en
1920.

Pri la tradukinto Friedrich Pillath vidu
ankaŭ la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_Pillath.
2) Pensad' pri vi ĝojigos min.