Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Alaŭdokanto Esperanto 2005-09-26 Arg-662-328 | MR-441-1 2005-09-28 07:59 Manfred nur tiun forigu
Ernst Moritz Arndt * Lerchengesang Germana Arg-661-328 2005-09-28 08:00 Manfred nur tiun aldonu

Ernst Moritz Arndt,
Alaŭdokanto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Se havas kordon vi, maljuna kor’,
Surmetu ĝin kaj ĝin sonigu!
Al la stelar’ pri l’ am-dolor’
La plenan kanton vi konigu!
 
Altege sonas kant’ en la aer’,
Reeĥas ĝi en sino via,
Ne pri feliĉo sur la ter’,
Pri la anĝela ĝojo sia.
 
Alaŭdo, supren! Fuĝu alten de
Ĉi tiu suba ter-pelmelo!
Jen sonas eh’ por via ve’:
Restrebu vi al la ĉielo!
 
Traduko de la Germana poemo "Lerchengesang"
de Ernst Moritz Arndt (*1769 - †1860)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2005-09-26.

Mi trovis tiun ĉi poemon en la libro
"Deutscher Dichterwald, Lyrische Anthologie"
de Georg Scherer, eldonita en 1890 de
Deutsche Verlagsanstalt, Leipzig (Lepsiko).
Mi dediĉas la Esperantigon de la poemo
al mia najbaro Herbert Schmücker, kiu
donis la libron al mi.