Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Somer-deziroj Esperanto 2005-08.25 Arg-658-325 | MR-439-1 2005-08-26 14:33 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Neye * Sommerwünsche Germana Arg-657-325 2005-08-26 12:00 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Neye,
Somer-deziroj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Firme vivas en ni bildo,
kia estu la somer’:
taga varmo, nokta mildo,
ege plaĉa la veter’.
 
Kuŝseĝego kaj sunbrilo,
tendumado kaj banej’,
gren-rikolt’, arbar-trankvilo,
varmo kaj bier-gastej’.
 
Daŭre alta aer-premo,
nur nubetoj ce l’ ĉiel’,
glaciaĵo kaj trinkemo,
ŝvitas ni sub sun-ombrel’.
 
Akvoskio, ondo-rajdo,
ĉiel-bluo, plaĝ’, bikin’,
konkoj, sanĝiĝanta tajdo,
sunbrulumo je la fin’.
 
Firme vivas en ni ĉiuj
tiu bunta mozaik’;
Plaĉas ĝi al tiuj, kiuj
vivas en ĉi republik’.
 
Traduko de la Germana poemo "Sommerwünsche"
de Heinrich Neye (*1913-02-27 -
†2002-07-18) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2005-08.25.