Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Reinhard Arfsten * Lingen Frisa Arg-654-323 2005-08-26 11:23 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Sopiro Esperanto 2000-17-13 Arg-655-323 | MR-321-1b 2005-08-26 11:26 Manfred nur tiun forigu

Reinhard Arfsten,
Sopiro

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
En aŭtun-vesper‘ mi iris
for de l‘ homoj ĝis urbfin‘,
staris mi sur kamp‘, sopiris,
sentis forlasita min.
 
Mi birdvoĉojn aŭdas ie
enaere super mi.
Kio ilin tiras tie?
Ĉu sopiro estas ĝi?
 
Se mi povus, kun ilia
svarm‘ mi flugus tra l‘ aer‘,
el fremdujo for al mia
kara hejminsulo Fer‘.
 
Traduko de la Frisa poemo "Lingen" de
Reinhard Arfsten (*1897 - †1971)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 2000-17-13.