Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Tagmeza trankvilo Esperanto 1985-05 Arg-651-321 | MR-185-3a 2005-08-26 09:38 Manfred nur tiun forigu
Stine Andresen * Mittagsstille Germana Arg-650-321 2005-08-26 09:25 Manfred nur tiun aldonu

Stine Andresen,
Tagmeza trankvilo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Varmegas sub tagmeza sun‘,
trankvil‘ surkampe regas nun;
alaŭd‘ ne kantas en aer‘,
enherbe sonĝas ĝi sur ter‘.1)
 
Abel‘ ne zumas ie ĉi,
ĉe flor‘ ne flirtas papili‘;
la vent‘ sub floroj dormas jen,
perdrikoj kaŭras en la gren‘.
 
Sub poplo ĉe la vojo-rand‘
pro lac‘ kuŝigis sin migrant‘;
la arb‘, en silka vesto, sin
ne movas, por ne veki lin.
 
Traduko de la Germana poemo "Mittagsstille"
de Stine Andresen (geb. Jürgens, *1849-12-23
- †1927-05-13) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1985-05.

La poetino vivis en Wyk aur la norda-frisa
inaulo Föhr, estis edzino de muelisto,
verkis krom la nordafrisa poemo "Swet
hiamelkhaid" precipe poemojn en la germana
lingvo.
 
1) aŭ:\\ne kantas bird‘ en la aer‘,\\enherbe
sonĝas sur la ter‘.