Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Andresen, Stine * Es ist die Erde überall des Herrn Germana Arg-648-320 2005-08-26 09:07 Manfred nur tiun aldonu
Ratislavo, Manfredo La Tero ĉie estas de l‘ Sinjor‘ Esperanto 1985-04 Arg-649-320 | MR-182-2b 2005-08-26 09:15 Manfred nur tiun forigu

Stine Andresen,
La Tero ĉie estas de l‘ Sinjor‘

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
La Tero ĉie estas de l‘ Sinjor‘,
ĉe Li proksim‘ kaj for‘ ne estas ie;
ĉu haltis via vivo-fluo ĉe l‘
karuloj, pace en la hejma lando,
ĉu entombiĝis vi sur fremda strando;
sin volbas ĉiuloke la ĉiel‘
kaj pace cirklas la stelaro ĉie.
 
Traduko de la Germana poemo "Es ist die
Erde überall des Herrn" de Stine Andresen
(geb. Jürgens, *1849-12-23 - †1927-05-13)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1985-04.

La poetino vivis en Wyk aur la norda-frisa
inaulo Föhr, estis edzino de muelisto,
verkis krom la nordafrisa poemo "Swet
hiamelkhaid" precipe poemojn en la germana
lingvo.