Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Gottfried Keller * Friede der Kreatur Germana Arg-642-318 2005-08-02 15:04 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Pacon al la kreaĵo Esperanto 1982-10-10 Arg-643-318 | MR-003-2 2005-08-02 15:49 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz Pacon inter kreaĵoj Esperanto 1982-10-15 Arg-644-318 2013-02-26 15:15 Manfred nur tiun forigu

Gottfried Keller,
Pacon inter kreaĵoj

 
tradukita de Richard Schulz
 
Araneoj min naŭzadis,
Dum mi junulo estis,
De l’ plafon’ malleviĝadis,
Sur la verto-haroj pestis,
Sidis aĉe enangule;
Aŭ kuregis tarantule,
Super manoj kaj vitrino.,
De l’ mortig’ne estis fino.
 
Kiam la harar’ griziĝis,
Tiam nur mi ilin lasis.
Pli trankvile mi fariĝis.
Ilin ne plu embarasis.
Kaj fratece ni nun vivas.
Mi ne plu ekofensivas.
Mi endome, ili rete,
Ĉiu agas nun diskrete.
 
Se mi havus infaneton,
Estus patro honorata,
Montrus mi la fajnan reton,
Al la zorge edukata,
Kaj instruus ĝin ekpreni
Araneojn per la mano,
Ree ilin ekmalteni.
Amus pacon la infano!
 
Traduko de la Germana poemo "Friede der
Kreatur" de Gottfried Keller (Gotfrido
Kelero, *1819-07-09 - †1890-07-16)
en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26)
en 1982-10-15.

Pri Rikardo Ŝulco kaj lia Analiza Skolo
vidu ankaŭ: http://www.ipernity.com/doc/37943/8965446
kaj http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.