Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Carl Hauptmann * Schlesischer Sommer Germana Arg-639-317 2005-07-05 10:42 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Silezia somero Esperanto 1986-21-02 Arg-640-317 | MR-199-2b 2005-07-05 10:52 Manfred nur tiun forigu

Carl Hauptmann,
Silezia somero

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Nun somer’ fariĝis,
Blovas varma vent’.
Helaj nuboj iras
Sur la firmament’.
 
Ili etendiĝas
Larĝe en aer’
Maturiĝas oraj
Spikoj sur la ter’.
 
La alaŭdo levas
Alten sin kun kant’,
La aer’ sonoras
Super varma land’.
 
Mi la sunan lumon
Trinkis en mizer’,
Senrikolte, kvankam
Venis la somer’.
 
Larĝaj kampoj trinkis
Brilon de la sun’
El-etere meze
En la koron nun.
 
Plej profunde sonas
Sonĝo en la sin’,
Mi apenaŭ kaptas -
Antaŭsente ĝin.
 
Traduko de la Germana poemo "Schlesischer
Sommer" de Carl Hauptmann (Karlo Haŭptmano,
*1858-05-11 - †1921-02-04) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1986-21-02.