Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kurt Kretschmann * Einsamkeit Germana Arg-633-313 2005-06-09 14:08 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Soleco Esperanto 2005-03-27 Arg-634-313 | MR-434-3 2005-06-09 14:10 Manfred nur tiun forigu

Kurt Kretschmann,
Soleco

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Tapiŝo bruna kuŝas
Solece sur la ter’ -
Kaj mola noktokanto
Tiriĝas tra l’ aer’.
 
Ne aŭdis ĝin alia,
Kaj nun ĝi iĝis for.
La lok’ retrankviliĝis
Dum tiu nokta hor’.
 
Nur kiel adiaŭon
Flustradon aŭdis mi;
De l’ vento susurado,
Foriĝis ankaŭ ĝi.
 
Traduko de la Germana poemo "Einsamkeit"
de Kurt Kretschmann (*1914-03-02) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2005-03-27.

Sinjoro Kurt Kretschmann vivis multajn
jarojn en la banloko Bad Freienwalde en
la iama Germana Demokrata Respubliko (nun
federacio lando Brandenburgo/Brandenburg
de Germanio). Nun li loghas en la urbo
Eberswalde en Brundenburgo en maljunulo-hejmo.
Li verkis krom multaj natur-poemoj kune
kun s-ro Rudolf Behm (Talweg 17, D-16225
Eberswalde, Germanio) ankau la libron
"Mulch total" ("Ĝardena terkulturado nur
per natura grundotegado").