Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Al la printempo Esperanto 1983-07.20 Arg-628-310 | MR-081-2 2005-05-08 14:14 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Schiller * An den Frühling Germana Arg-627-310 2005-05-08 14:15 Manfred nur tiun forigu

Friedrich Schiller,
Al la printempo

 

Friedrich Schiller,
An den Frühling

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Saluton, vi belulo!   Willkommen, schöner Jüngling!
Ni bonvenigas vin.   Du Wonne der Natur!
Per via flor-korbeto   Mit deinem Blumenkörbchen
Vi tre ĝojigas nin.   Willkommen auf der Flur!
 
Jen estas vi denove!   Ei! Ei! da bist ja wieder!
Karega estas vi!   Und bist so lieb und schön!
Kaj ĝojas ni elkore   Und freun wir uns so herzlich,
Ke vin revidas ni.   Entgegen dir zu gehn.
 
Ĉu pensas vi ankoraŭ   Denkst auch noch an mein Mädchen?
Pri mia amatin'?   Ei, Lieber, denke doch!
Min amis la knabino,   Dort liebte mich das Mädchen,
Ankoraŭ amas min.   Und 's Mädchen liebt mich noch!
 
De vi por la knabino   Fürs Mädchen manches Blümchen
petadis florojn mi.   Erbat ich mir von dir -
Nun ree mi vin petas.   Ich komm und bitte wieder,
Kaj vi? - Ĉu donos vi?   Und du? - du gibst es mir?
 
Saluton, vi belulo!   Willkommen schöner Jüngling!
Ni bonvenigas vin.   Du Wonne der Natur!
Per via flor-korbeto   Mit deinem Blumenkörbchen
Vi tre ĝojigas nin.   Willkommen auf der Flur!
 
Traduko de la Germana poemo "An den
Frühling" de Friedrich Schiller (Frederiko
Ŝilero, *1759 - †1805) en Esperanton
de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1983-07.20.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Friedrich Schiller (Frederiko Ŝilero,
*1759 - †1805).