Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Al la printempo Esperanto 1983-07.20 Arg-628-310 | MR-081-2 2005-05-08 14:14 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Schiller * An den Frühling Germana Arg-627-310 2005-05-08 14:15 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Schiller,
Al la printempo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Saluton, vi belulo!
Ni bonvenigas vin.
Per via flor-korbeto
Vi tre ĝojigas nin.
 
Jen estas vi denove!
Karega estas vi!
Kaj ĝojas ni elkore
Ke vin revidas ni.
 
Ĉu pensas vi ankoraŭ
Pri mia amatin'?
Min amis la knabino,
Ankoraŭ amas min.
 
De vi por la knabino
petadis florojn mi.
Nun ree mi vin petas.
Kaj vi? - Ĉu donos vi?
 
Saluton, vi belulo!
Ni bonvenigas vin.
Per via flor-korbeto
Vi tre ĝojigas nin.
 
Traduko de la Germana poemo "An den
Frühling" de Friedrich Schiller (Frederiko
Ŝilero, *1759 - †1805) en Esperanton
de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1983-07.20.