Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Alexander Puschkin * K.... Rusa Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred nur tiun forigu
Karoline Jänisch An ... Germana Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred nur tiun forigu

Alexander Puschkin,
Al...

 

Alexander Puschkin,
K....

 

Alexander Puschkin,
Al....

 
tradukita de Manfred Retzlaff       tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Esperantigo laŭ la rusa origina teksto.       Esperantigo laŭ la germana traduko de
Karoline Jänisch
 
Memoras ofte mi pri tio:   Я помню чудное мгновенье:   Momenton vi ja estis mia,
aperis iam vi al mi,   Передо мной явилась ты,   vi foje staris antaŭ mi,
samkiel fuĝa mir-vizio,   Как мимолетное виденье,   Vi pura ideal’ gracia
de l’ pura belo la geni’.   Как гений чистой красоты.   de l’ belo efemera vi.
 
En la turmentoj de l’ amaraj   В томленьях грусти безнадежной,   Dolor-espere sopirante,
afliktoj kaj melankoli’   В тревогах шумной суеты,   en la bruado de l’ homar’
aperis viaj trajtoj karaj,   Звучал мне долго голос нежный,   la dolĉan voĉon ekaŭdante,
la mildan voĉon aŭdis mi.   И снились милые черты.   mi sonĝis pri l’ okulo-par’.
 
La jaroj pasis, forbloviĝis   Шли годы. Бурь порыв мятежный   Sed dum la viv-batal’ multjara,
subite tiuj sonĝoj ĉi,   Рассеял прежние мечты.   dum la restado en la sol’,
la belaj trajtoj ekpaliĝis,   И я забыл твой голос нежный,   paliĝis la memor’ de l’ kara
forgesis vian voĉon mi.   Твои небесные черты.   aspekto via kaj parol’.
 
Kviete pasis tagoj miaj   В глуши, во мраке заточенья   Mi jarojn en karcero restis,
en la ekzil’, sen emoci’,   Тянулись тихо дни мои   ne kredis plu je l’ kara Di’,
sen Dio, sen inspiroj iaj,   Без божества, без вдохновенья,   malplena mia brusto estis,
ne ploris, vivis, amis mi.   Без слез, без жизни, без любви.   ne ploris, vivis, amis mi.
 
Vekiĝis nun animo mia,   Душе настало пробужденье:   Saniĝas nun animo mia.
kaj ree ekaperis vi,   И вот опять явилась ты,   Vi ree staras antaŭ mi,
samkiel fuĝa vid’ vizia,   Как мимолетное виденье,   vi pura ideal’ gracia
de l’ pura belo la geni’.   Как гений чистой красоты.   de l’ belo efemera vi.
 
Nun ree batas kun sentemo   И сердце бьется в упоенье,   Nun ree batas kun pasio
en mia brusto mia kor’,   И для него воскресли вновь   La vekiĝinta kor’ en mi,
inspir’ revenis kaj kredemo   И божество и вдохновенье,   denove ardas ĝi por Dio
kaj viv’ kaj am’ kaj ree plor’.   И жизнь, и слезы, и любовь.   kaj vivas, ploras, amas ĝi.
 
Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2006-09-20.

Esperantigis:
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
*04.11.1938)
en Decembro de 2000 laŭ la origina
rusalingva teksto.
  Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29).

 
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-05.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
faris laŭ la germanigo de s-ino Karoline
Jänisch (Pawlowa).