Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr nur tiun forigu
Karoline Jänisch An ... Germana Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred nur tiun aldonu
Alexander Puschkin * K.... Rusa Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred nur tiun forigu

Alexander Puschkin,
Al....

 

Alexander Puschkin,
Al...

 

Alexander Puschkin,
K....

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Esperantigo laŭ la germana traduko de
Karoline Jänisch
  Esperantigo laŭ la rusa origina teksto.    
 
Momenton vi ja estis mia,   Memoras ofte mi pri tio:   Я помню чудное мгновенье:
vi foje staris antaŭ mi,   aperis iam vi al mi,   Передо мной явилась ты,
Vi pura ideal’ gracia   samkiel fuĝa mir-vizio,   Как мимолетное виденье,
de l’ belo efemera vi.   de l’ pura belo la geni’.   Как гений чистой красоты.
 
Dolor-espere sopirante,   En la turmentoj de l’ amaraj   В томленьях грусти безнадежной,
en la bruado de l’ homar’   afliktoj kaj melankoli’   В тревогах шумной суеты,
la dolĉan voĉon ekaŭdante,   aperis viaj trajtoj karaj,   Звучал мне долго голос нежный,
mi sonĝis pri l’ okulo-par’.   la mildan voĉon aŭdis mi.   И снились милые черты.
 
Sed dum la viv-batal’ multjara,   La jaroj pasis, forbloviĝis   Шли годы. Бурь порыв мятежный
dum la restado en la sol’,   subite tiuj sonĝoj ĉi,   Рассеял прежние мечты.
paliĝis la memor’ de l’ kara   la belaj trajtoj ekpaliĝis,   И я забыл твой голос нежный,
aspekto via kaj parol’.   forgesis vian voĉon mi.   Твои небесные черты.
 
Mi jarojn en karcero restis,   Kviete pasis tagoj miaj   В глуши, во мраке заточенья
ne kredis plu je l’ kara Di’,   en la ekzil’, sen emoci’,   Тянулись тихо дни мои
malplena mia brusto estis,   sen Dio, sen inspiroj iaj,   Без божества, без вдохновенья,
ne ploris, vivis, amis mi.   ne ploris, vivis, amis mi.   Без слез, без жизни, без любви.
 
Saniĝas nun animo mia.   Vekiĝis nun animo mia,   Душе настало пробужденье:
Vi ree staras antaŭ mi,   kaj ree ekaperis vi,   И вот опять явилась ты,
vi pura ideal’ gracia   samkiel fuĝa vid’ vizia,   Как мимолетное виденье,
de l’ belo efemera vi.   de l’ pura belo la geni’.   Как гений чистой красоты.
 
Nun ree batas kun pasio   Nun ree batas kun sentemo   И сердце бьется в упоенье,
La vekiĝinta kor’ en mi,   en mia brusto mia kor’,   И для него воскресли вновь
denove ardas ĝi por Dio   inspir’ revenis kaj kredemo   И божество и вдохновенье,
kaj vivas, ploras, amas ĝi.   kaj viv’ kaj am’ kaj ree plor’.   И жизнь, и слезы, и любовь.
 
Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-05.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
faris laŭ la germanigo de s-ino Karoline
Jänisch (Pawlowa).
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2006-09-20.

Esperantigis:
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
*04.11.1938)
en Decembro de 2000 laŭ la origina
rusalingva teksto.
  Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29).