Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred nur tiun forigu
Karoline Jänisch An ... Germana Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred nur tiun forigu
Alexander Puschkin * K.... Rusa Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred nur tiun aldonu

Alexander Puschkin,
An ...

 

Alexander Puschkin,
Al....

 

Alexander Puschkin,
Al...

 
tradukita de Karoline Jänisch   tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Manfred Retzlaff
 
    Esperantigo laŭ la germana traduko de
Karoline Jänisch
  Esperantigo laŭ la rusa origina teksto.
 
Ein Augenblick ist mein gewesen:   Momenton vi ja estis mia,   Memoras ofte mi pri tio:
Du standst vor mir mit einemmal,   vi foje staris antaŭ mi,   aperis iam vi al mi,
Ein rasch entfliegend Wunderwesen,   Vi pura ideal’ gracia   samkiel fuĝa mir-vizio,
Der reinen Schönheit Ideal.   de l’ belo efemera vi.   de l’ pura belo la geni’.
 
Im schmerzlich hoffnungslosen Sehnen,   Dolor-espere sopirante,   En la turmentoj de l’ amaraj
Im ew’gen Lärm der Menschenschar,   en la bruado de l’ homar’   afliktoj kaj melankoli’
Hört‘ ich die süße Stimme tönen,   la dolĉan voĉon ekaŭdante,   aperis viaj trajtoj karaj,
Träumt‘ ich das milde Augenpaar.   mi sonĝis pri l’ okulo-par’.   la mildan voĉon aŭdis mi.
 
Allein im Kampf mit dem Geschicke   Sed dum la viv-batal’ multjara,   La jaroj pasis, forbloviĝis
Und in der Jahre düsterm Gang   dum la restado en la sol’,   subite tiuj sonĝoj ĉi,
Vergaß ich deine Engelsblicke   paliĝis la memor’ de l’ kara   la belaj trajtoj ekpaliĝis,
Und deiner Stimme süßen Klang.   aspekto via kaj parol’.   forgesis vian voĉon mi.
 
Und lange Kerkertage kannt‘ ich,   Mi jarojn en karcero restis,   Kviete pasis tagoj miaj
Es ward die Brust mir stumm und leer,   ne kredis plu je l’ kara Di’,   en la ekzil’, sen emoci’,
Für keine Gottheit mehr entbrannt‘ ich,   malplena mia brusto estis,   sen Dio, sen inspiroj iaj,
Nicht weint‘ ich, lebt‘ ich, liebt‘ ich mehr.   ne ploris, vivis, amis mi.   ne ploris, vivis, amis mi.
 
Es darf die Seele nun genesen:   Saniĝas nun animo mia.   Vekiĝis nun animo mia,
Und du erscheinst zum zweitenmal,   Vi ree staras antaŭ mi,   kaj ree ekaperis vi,
Ein rasch entfliegend Wunderwesen,   vi pura ideal’ gracia   samkiel fuĝa vid’ vizia,
Der reinen Schönheit Ideal.   de l’ belo efemera vi.   de l’ pura belo la geni’.
 
Und wieder schlägt das Herz voll Weihe.   Nun ree batas kun pasio   Nun ree batas kun sentemo
Sein Todesschlummer ist vorbei,   La vekiĝinta kor’ en mi,   en mia brusto mia kor’,
Für eine Gottheit glüht’s auf’s neue,   denove ardas ĝi por Dio   inspir’ revenis kaj kredemo
Es lebt, es weint, es liebt auf’s neu.   kaj vivas, ploras, amas ĝi.   kaj viv’ kaj am’ kaj ree plor’.
 
Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en la Germanan de
Karoline Jänisch (Karolina Pawlowa).

 
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-05.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
faris laŭ la germanigo de s-ino Karoline
Jänisch (Pawlowa).
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2006-09-20.

Esperantigis:
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
*04.11.1938)
en Decembro de 2000 laŭ la origina
rusalingva teksto.