Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred nur tiun forigu
Karoline Jänisch An ... Germana Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred nur tiun aldonu
Alexander Puschkin * K.... Rusa Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred nur tiun forigu

Alexander Puschkin,
K....

 

Alexander Puschkin,
Al...

 

Alexander Puschkin,
Al....

 
    tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
    Esperantigo laŭ la rusa origina teksto.   Esperantigo laŭ la germana traduko de
Karoline Jänisch
 
Я помню чудное мгновенье:   Memoras ofte mi pri tio:   Momenton vi ja estis mia,
Передо мной явилась ты,   aperis iam vi al mi,   vi foje staris antaŭ mi,
Как мимолетное виденье,   samkiel fuĝa mir-vizio,   Vi pura ideal’ gracia
Как гений чистой красоты.   de l’ pura belo la geni’.   de l’ belo efemera vi.
 
В томленьях грусти безнадежной,   En la turmentoj de l’ amaraj   Dolor-espere sopirante,
В тревогах шумной суеты,   afliktoj kaj melankoli’   en la bruado de l’ homar’
Звучал мне долго голос нежный,   aperis viaj trajtoj karaj,   la dolĉan voĉon ekaŭdante,
И снились милые черты.   la mildan voĉon aŭdis mi.   mi sonĝis pri l’ okulo-par’.
 
Шли годы. Бурь порыв мятежный   La jaroj pasis, forbloviĝis   Sed dum la viv-batal’ multjara,
Рассеял прежние мечты.   subite tiuj sonĝoj ĉi,   dum la restado en la sol’,
И я забыл твой голос нежный,   la belaj trajtoj ekpaliĝis,   paliĝis la memor’ de l’ kara
Твои небесные черты.   forgesis vian voĉon mi.   aspekto via kaj parol’.
 
В глуши, во мраке заточенья   Kviete pasis tagoj miaj   Mi jarojn en karcero restis,
Тянулись тихо дни мои   en la ekzil’, sen emoci’,   ne kredis plu je l’ kara Di’,
Без божества, без вдохновенья,   sen Dio, sen inspiroj iaj,   malplena mia brusto estis,
Без слез, без жизни, без любви.   ne ploris, vivis, amis mi.   ne ploris, vivis, amis mi.
 
Душе настало пробужденье:   Vekiĝis nun animo mia,   Saniĝas nun animo mia.
И вот опять явилась ты,   kaj ree ekaperis vi,   Vi ree staras antaŭ mi,
Как мимолетное виденье,   samkiel fuĝa vid’ vizia,   vi pura ideal’ gracia
Как гений чистой красоты.   de l’ pura belo la geni’.   de l’ belo efemera vi.
 
И сердце бьется в упоенье,   Nun ree batas kun sentemo   Nun ree batas kun pasio
И для него воскресли вновь   en mia brusto mia kor’,   La vekiĝinta kor’ en mi,
И божество и вдохновенье,   inspir’ revenis kaj kredemo   denove ardas ĝi por Dio
И жизнь, и слезы, и любовь.   kaj viv’ kaj am’ kaj ree plor’.   kaj vivas, ploras, amas ĝi.
 
Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29).

 
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2006-09-20.

Esperantigis:
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
*04.11.1938)
en Decembro de 2000 laŭ la origina
rusalingva teksto.
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-05.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
faris laŭ la germanigo de s-ino Karoline
Jänisch (Pawlowa).