Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Retzlaff, Manfred Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr nur tiun forigu
Ratislavo, Manfredo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred nur tiun forigu
Puschkin, Alexander * K.... Rusa Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred nur tiun forigu
Jänisch, Karoline An ... Germana Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred nur tiun aldonu

Alexander Puschkin,
K....

 

Alexander Puschkin,
Al....

 

Alexander Puschkin,
Al...

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Manfred Retzlaff
 
    Esperantigo laŭ la germana traduko de
Karoline Jänisch
  Esperantigo laŭ la rusa origina teksto.
 
Я помню чудное мгновенье:   Momenton vi ja estis mia,   Memoras ofte mi pri tio:
Передо мной явилась ты,   vi foje staris antaŭ mi,   aperis iam vi al mi,
Как мимолетное виденье,   Vi pura ideal’ gracia   samkiel fuĝa mir-vizio,
Как гений чистой красоты.   de l’ belo efemera vi.   de l’ pura belo la geni’.
 
В томленьях грусти безнадежной,   Dolor-espere sopirante,   En la turmentoj de l’ amaraj
В тревогах шумной суеты,   en la bruado de l’ homar’   afliktoj kaj melankoli’
Звучал мне долго голос нежный,   la dolĉan voĉon ekaŭdante,   aperis viaj trajtoj karaj,
И снились милые черты.   mi sonĝis pri l’ okulo-par’.   la mildan voĉon aŭdis mi.
 
Шли годы. Бурь порыв мятежный   Sed dum la viv-batal’ multjara,   La jaroj pasis, forbloviĝis
Рассеял прежние мечты.   dum la restado en la sol’,   subite tiuj sonĝoj ĉi,
И я забыл твой голос нежный,   paliĝis la memor’ de l’ kara   la belaj trajtoj ekpaliĝis,
Твои небесные черты.   aspekto via kaj parol’.   forgesis vian voĉon mi.
 
В глуши, во мраке заточенья   Mi jarojn en karcero restis,   Kviete pasis tagoj miaj
Тянулись тихо дни мои   ne kredis plu je l’ kara Di’,   en la ekzil’, sen emoci’,
Без божества, без вдохновенья,   malplena mia brusto estis,   sen Dio, sen inspiroj iaj,
Без слез, без жизни, без любви.   ne ploris, vivis, amis mi.   ne ploris, vivis, amis mi.
 
Душе настало пробужденье:   Saniĝas nun animo mia.   Vekiĝis nun animo mia,
И вот опять явилась ты,   Vi ree staras antaŭ mi,   kaj ree ekaperis vi,
Как мимолетное виденье,   vi pura ideal’ gracia   samkiel fuĝa vid’ vizia,
Как гений чистой красоты.   de l’ belo efemera vi.   de l’ pura belo la geni’.
 
И сердце бьется в упоенье,   Nun ree batas kun pasio   Nun ree batas kun sentemo
И для него воскресли вновь   La vekiĝinta kor’ en mi,   en mia brusto mia kor’,
И божество и вдохновенье,   denove ardas ĝi por Dio   inspir’ revenis kaj kredemo
И жизнь, и слезы, и любовь.   kaj vivas, ploras, amas ĝi.   kaj viv’ kaj am’ kaj ree plor’.
 
Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29).

 
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-05.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
faris laŭ la germanigo de s-ino Karoline
Jänisch (Pawlowa).
  Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2006-09-20.

Esperantigis:
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
*04.11.1938)
en Decembro de 2000 laŭ la origina
rusalingva teksto.