Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred nur tiun aldonu
Karoline Jänisch An ... Germana Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred nur tiun aldonu
Alexander Puschkin * K.... Rusa Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred nur tiun aldonu

Alexander Puschkin,
Al...

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Esperantigo laŭ la rusa origina teksto.
 
Memoras ofte mi pri tio:
aperis iam vi al mi,
samkiel fuĝa mir-vizio,
de l’ pura belo la geni’.
 
En la turmentoj de l’ amaraj
afliktoj kaj melankoli’
aperis viaj trajtoj karaj,
la mildan voĉon aŭdis mi.
 
La jaroj pasis, forbloviĝis
subite tiuj sonĝoj ĉi,
la belaj trajtoj ekpaliĝis,
forgesis vian voĉon mi.
 
Kviete pasis tagoj miaj
en la ekzil’, sen emoci’,
sen Dio, sen inspiroj iaj,
ne ploris, vivis, amis mi.
 
Vekiĝis nun animo mia,
kaj ree ekaperis vi,
samkiel fuĝa vid’ vizia,
de l’ pura belo la geni’.
 
Nun ree batas kun sentemo
en mia brusto mia kor’,
inspir’ revenis kaj kredemo
kaj viv’ kaj am’ kaj ree plor’.
 
Traduko de la Rusa poemo "K...." de
Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2006-09-20.

Esperantigis:
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
*04.11.1938)
en Decembro de 2000 laŭ la origina
rusalingva teksto.