Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Friedrich Hebbel * Ich und du Germana Arg-614-304 2005-04-20 22:40 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Mi kaj vi Esperanto 2003-06-16 Arg-615-304 | MR-404-1 2005-04-20 22:39 Manfred nur tiun forigu

Christian Friedrich Hebbel,
Mi kaj vi

 

Christian Friedrich Hebbel,
Ich und du

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Ni sonĝis pri ni ambaŭ,   Wir träumten voneinander
Vekiĝis de tio ĉi.   Und sind davon erwacht.
Ni vivas por nin ami,   Wir leben, um uns zu lieben,
En nokton resinkas ni.   Und sinken zurück in die Nacht.
 
Vi venis el mia sonĝo,   Du tratest aus meinem Traume,
En via vi vidis min,   Aus deinem trat ich hervor,
Ni mortas, se unu perdigas   Wir sterben, wenn sich Eines
En la alia sin.   Im andern ganz verlor.
 
Tremante sur unu lilio   Auf einer Lilie zittern
Kunfluas kaj rulas en   Zwei Tropfen rein und rund,
La fundon de la kaliko   Zerfließen in eins und rollen
Du akvogutoj jen.   Hinab in des Kelches Grund.
 
Traduko de la Germana poemo "Ich und du"
de Christian Friedrich Hebbel (*1813-03-18
- †1863-12-13) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-06-16.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Christian Friedrich Hebbel (*1813-03-18
- †1863-12-13).