Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Friedrich Hebbel * Ich und du Germana Arg-614-304 2005-04-20 22:40 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Mi kaj vi Esperanto 2003-06-16 Arg-615-304 | MR-404-1 2005-04-20 22:39 Manfred nur tiun forigu

Christian Friedrich Hebbel,
Mi kaj vi

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ni sonĝis pri ni ambaŭ,
Vekiĝis de tio ĉi.
Ni vivas por nin ami,
En nokton resinkas ni.
 
Vi venis el mia sonĝo,
En via vi vidis min,
Ni mortas, se unu perdigas
En la alia sin.
 
Tremante sur unu lilio
Kunfluas kaj rulas en
La fundon de la kaliko
Du akvogutoj jen.
 
Traduko de la Germana poemo "Ich und du"
de Christian Friedrich Hebbel (*1813-03-18
- †1863-12-13) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-06-16.