Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Ho venu, infanoj Esperanto 1982 Arg-600-296 | MR-015-3 2005-02-23 20:29 Manfred nur tiun forigu
Christoph von Schmid * Ihr Kinderlein, kommet Germana Arg-599-296 2005-02-23 20:27 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Infanoj, ho venu Esperanto Arg-601-296 2005-02-23 20:52 Manfred nur tiun aldonu

Christoph von Schmid,
Ho venu, infanoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ho venu, infanoj, ho venu nun al
La trogo ĉi tie en dombesta stal’!
Ekvidu, por kio en nokt’ tiu ĉi
Treege ĝojigas nin la kara Di’.1)
 
Rigardu la bebon, en trog’ kuŝas ĝi,
Rigardu ĝin ĉe l’ brila lumo-radi’!
Jen kuŝas en vindoj l’infan’ de l’ ĉiel’,
Ĝi estas pli bela ol ĉiu anĝel’.
 
Sur fojno kaj pajlo en stal’ kuŝas ĝi,
Rigardas ĝin ĝoje Jozef’ kaj Mari’,
Paŝtistoj genuas sub ĝi en ador’,
Kaj supre jubilas anĝeloj en ĥor’.
 
Kaj same adore genufleksu vi,2)
Eklevu la manojn kaj danku al Di’!
Kunkantu, infanoj, jubilu nun kun
La ĥor’ de l’ anĝeloj kaj ĝoju vi nun.
 
Vi preĝu: Ho kara infano de Di’,
Ho, kion suferas pro nia pek’ vi!
En trogo jam estas mizer’ via sort’,
Kaj jen sur la kruco amara la mort’.
 
Ho, kion ni donu, donacu nun ni
por tio, plej kara infano de Di’?
De l’ mondo riĉeco, de l’ mondo trezor’
Ne plaĉas al vi, humila nur kor’.
 
Ofere nun prenu la korojn de ni,
Volonte ni donas ĉi tiujn al vi;
Sanktigu vi ilin, ke en unuec’
Kun vi ili restu en la eternec’.
 
Traduko de la Germana poemo "Ihr Kinderlein,
kommet" de Christoph von Schmid (Kristofo
de Smido, *1768 - †1854) en Esperanton
de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1982.

La originan tekston mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la interreto, el
“http://ingeb.org/Lieder/IhrKindr.html”.
Oni kantas la kanton laŭ melodio, kiun
en 1794 verkis la komponisto Johann Abraham
Peter Schulz (1747 - 1800).
 
1) aŭ: Nin nun nia Di’.(por eviti la
akcentitan vorton „la“)
2) aŭ eble pli konvene:\\Genuu nun vi.