Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Monasterkanto Esperanto Arg-598-295 2005-02-21 10:29 Manfred nur tiun forigu
Walter Stempell * Münsterlied Germana Arg-597-295 2012-11-29 23:06 Manfred nur tiun aldonu

Walter Stempell,
Monasterkanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Kara urbo en tilia
Kron', ornam' de Vestfali',
Metu sur remparo via
Vian urb-standardon vi.
Brilu ĉiam kun fiero,
Ardu la tilio-flor';
Restis juna, Monastero,
Via rebaptista kor'.
 
La zigzagaj dom-frontonoj,
Freŝa rido de knabin',
Krome sonorilaj sonoj,
Tio bone rimas sin.
Sonas inter la urb-muroj
Rido kaj mallaŭta kri',
Brilas la malnovaj turoj,
Ofte vidis tion ĉi.
 
Kiam jen en lun-radio
Lumas la urb-katedral',
Fantomadas kaŝe io
Tra l' malnova urbo-hal'.
Dum disput' de l' kontrahentoj1)
Batas la horlog' de l' tur',
Gaje kantas la studentoj:
"Gaudeamas igitur".
 
Kaj studentoj jen promenas,
Indaj pastroj en ornat',
Ankaŭ belaj inoj venas
Al la universitat'.
Malgraŭ grizo kapharara
Daŭre restas juna ĝi,
Tiu muzoplena kara
Aŭro de l' akademi'.
 
Monastero, urbo bela,
Floru ĉiam kun kreskem';
Kiu nomis vin malhela,
Estis malhelulo mem.
Via sonoril-sonado,
de l' virinoj la belec',
Gaja la student-kantado,
Daŭru ĝi en estontec'!
 
Kiu ne kun Monastera
Knabineto iris tra
Tiu urbo, ano vera
De la urb' ne estis ja.
Kiu ne en Monastero
Trinkis glason da bier',
Tiu estis ja en vero
ne student' en Monaster'.
 
Traduko de la Germana poemo "Münsterlied"
de Walter Stempell (†1938) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).
 
1) aŭ:\\Dum disput' de l' kontrahentoj\\Aŭdas
horloĝ-baton ni,\\Gaje kantas la
studentoj:\\"Ĝoju ni pro tio ĉi".\\\\La
vorto "kontrahento" estu studenta esprimo,
kiu signifu "kontraŭulo en disputo", laŭ
la germana, latin-devena, esprimo
"Kontrahent".