Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Fontane * Die Frage bleibt Germana Arg-591-292 2005-02-09 19:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La demando restas Esperanto 1983-01-29 Arg-592-292 | MR-029-1 2005-02-09 19:56 Manfred nur tiun forigu

Theodor Fontane,
La demando restas

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Tenu vin ĉiam en silento,
Malgraŭ demandoj, malgraŭ turmento!
 
Estas respond’ al la pena demando
Nur kiel bruo de l’ mar’ ĉe l’ strando.
 
Spite al ĉia scivola pelo
Restas demando, enigmo, malhelo.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Frage
bleibt" de Theodor Fontane (Teodoro
Fontano, *1819-12-30 - †1898-09-20)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1983-01-29.