Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Fontane * Mittag Germana Arg-587-290 2012-10-06 16:52 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Tagmezo Esperanto 1984-03-31 Arg-588-290 | MR-086-1 2012-10-06 16:47 Manfred nur tiun forigu

Theodor Fontane,
Tagmezo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
La pinoj sonĝas, kaj tiriĝas
nubetoj ĉe l’ ĉielo nur;
kvietas tiom, ke aŭdiĝas
la trankvilego de l’ natur’.
 
En suna bril’ herbej’ malbruas,
kaj mutas arba foliar’;
sed sonas, kvazaŭ pluvo fluas
sur la foliojn de l’ arbar’.
 
Traduko de la Germana poemo "Mittag" de
Theodor Fontane (Teodoro Fontano,
*1819-12-30 - †1898-09-20) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1984-03-31.

Pri la poeto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_Fontane.