Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Harald Schäfer * Altweibersommer Germana Arg-579-285 2005-03-07 14:59 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Somero de Sankta Marteno Esperanto Arg-580-285 2005-03-07 14:59 Manfred nur tiun forigu

Harald Schäfer,
Somero de Sankta Marteno

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Folioj suben falas ĉie
kaj ĉiu falo estas vivo-fin’ –
ni fuĝas nun al lokoj, kie
la timo ne minacas nin.
 
Plej grandas eble ĉi sezono
Pentranta morton en kolor-ebri’ –
konsole sonas en la fono
la kanto jam de la resurekci’.1)
 
Traduko de la Germana poemo "Altweibersommer"
de Harald Schäfer (*1931-01-15 -
†2001-09-09) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

La verkoj de Harald Schäfer estas aperintaj
en la eldonejo R. G. Fischer (Orber Str.
30, D-60386 Frankfurto ĉe Majno).

Eltiraĵo el la libro-karto de la eldonejo
R. G. Fischer pri la aŭtoro Harald
Schäfer:
"Harald Schäfer siatempe ne nur surscenigis
la legendecan germanan televido-serion
"Hesselbach" kun entute 52 daŭrigaĵoj
- li estis krome dum pluraj jaroj la
reĝisoro de la sukcesplena Heslanda
Teatro-Komunumo en la urbo Darmstadt, kun
kiu li surscenigis multajn dramojn en
Heslanda dialekto ĉe la Ŝtata Teatro.
Multnombraj libroj en la Germana lingvo
kaj en la heslanda dialekto, por heslande
kaj por altgermane parolantaj homoj,
devenas el lia plumo. Sed krom tiuj
eldonaĵoj ekzistas ankaŭ multaj
publikigaĵoj pri aliaj temoj verkitaj de
la sama aŭtoro."
 
1) aŭ: la kant’ de l’ revivig’ por
ni.