Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Sovaĝa kaŝtano Esperanto 2004-06-02 Arg-578-284 | MR-420-1a 2005-02-12 23:29 Manfred nur tiun forigu
Peter Huchel * Wilde Kastanie Germana Arg-577-284 2005-02-12 23:29 Manfred nur tiun aldonu

Peter Huchel,
Sovaĝa kaŝtano

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ĝi ne manĝeblas, sed ĝi knalas,
se oni enfajrigas ĝin;
aŭtune, kiam ĝi defalas,
infanoj por ĝi klinas sin.
Ĝi pendas en pikila ŝelo,
tro fore por malgranda man’,
ŝirmite sub folia stelo,
ne povas pluki ĝin infan’.
 
Sed kiam en aŭtun-vetero
ŝtorm’ skuas arbojn ĝis kulmin’,
kaj araneoj tra l’ aero
de l’ vento forportigas sin,
eksaltas pilkoj de kaŝtano
de ĉiuj branĉoj de l’ ale’,
pelite de la venta mano
ruliĝas jen sur la ŝose’.
 
Traduko de la Germana poemo "Wilde Kastanie"
de Peter Huchel (*1903-04-03 -
†1981-04-30) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-06-02.