Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Vilaĝa preĝejo en somero Esperanto 2004-08-31 Arg-573-281 | MR-425-1 2005-02-06 13:07 Manfred nur tiun forigu
Detlev von Liliencron * Dorfkirche im Sommer Germana Arg-572-281 2005-02-06 13:04 Manfred nur tiun aldonu

Detlev von Liliencron,
Vilaĝa preĝejo en somero

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Lace kantas la kantor’,
lace la paroĥanaro.
Sur ambono la pastor’
preĝas por malamikaro.
 
Poste la prediko ja
vere estas grandioza.
Ploras baronin’ sur la
supra seĝo blazonoza.
 
Amen, beno, de l’ orgen’
lasta sono. Tra l’ aero
flirtas papilioj jen
en la gloro de l’ somero.
 
Traduko de la Germana poemo "Dorfkirche
im Sommer" de Detlev von Liliencron
(*1844-06-03 - †1909-07-22) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2004-08-31.