| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Goethe, Johann Wolfgang von | * An den Mond | Germana | Arg-570-280 | 2005-02-06 11:36 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Ratislavo, Manfredo | Al la luno | Germana | Arg-571-280 | 2005-02-06 11:37 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, |
| tradukita de Manfredo Ratislavo |
| Replenigas ĉion Lun’ |
| Per nebula bril’, |
| La anim’ solviĝas nun |
| Fine en trankvil’; |
| Milde alrigardas ĝi |
| De l’ ĉielo min, |
| Gardas tiu super mi |
| Super la destin’. |
| Ĝojon kaj malĝojon re- |
| Sentas mia kor’, |
| Solas mi intere de |
| Ĝojo kaj dolor’. |
| Kiel de l’ rivero flu’ |
| Amo iĝis for, |
| Mi ne ĝojos iam plu, |
| Restas la dolor’. |
| Iam estis mia ŝi, |
| La plej bela in’! |
| Je turmento mia, mi |
| Ne forgesas ĝin! |
| Fluu kaj susuru tra l’ |
| Valo pli kaj pli, |
| Flustru melodiojn al |
| mia kanto vi, |
| Kiam vintre pro koler’ |
| Troŝveliĝas vi, |
| Aŭ en pomp’ de primaver’ |
| Fluas ĉirkaŭ ĝi. |
| Ja beatas, kiu de l’ |
| Monde fermas sin, |
| Kun amiko ĝuas ĉe l’ |
| Brust’ tenanta lin. |
| Kio estas ekster sci’, |
| Ekster homa pens’, |
| Dum la nokto iras ĝi |
| kaŝe tra la mens’. |
| Traduko de la Germana poemo "An den Mond" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en la Germanan de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). |