Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 05 * Ich bin Soldat Germana Arg-562-278 2005-02-02 11:40 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Soldat' mi estas Esperanto 2003-04 Arg-563-278 | MR-403-1b 2005-02-02 11:43 Manfred nur tiun forigu

N. N. 05,
Soldat' mi estas

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. Soldat’ mi estas, sed nur malvolonte,
ne estis iam demandita mi.
Kaptata estis mi, ke mi estonte
servadu en armea kompani’.
De l’ karulin’, de l’ cirklo amikara
Perforte estis forŝirata mi,
turmentas la ĉagren’ min, la amara,
kolere pensas mi pri tio ĉi.
 
2. Soldat’ mi estas, sed nur kontraŭvole,
ne amas la soldat-vestaĵon mi.
Por min defendi ja sufiĉus sole
baston’ kaj ne arme-infanteri’.
Por kio vi soldatojn, aĥ, bezonas?
Regantoj, diru tion vi al mi!
Por via glor’ – pri ghi vi fanfaronas –
la greno-kampojn distretigas vi.
 
3. Soldat’ mi estas, devas nur marŝadi
- anstataŭ laborad’ posteno-star’ -
kaj antaŭ oficiroj salutadi,
orgojlon vidi de l’ arogular’.
Mi devas murdi homojn senkompate,
el kiuj ĉiu estas mia frat’,
Kaj kripligite vokos mi malsate
post la milito: „Estis mi soldat’!“
 
4. Vi turnu vin nun unu al alia
amike, fratoj el Franci’ aŭ Germani’!
Egalas la kolor’ de vesto via,
Salutu vin ne plu per munici’!
Ni hejmen marŝu! Ek al nia tero!
Forpelu la tiranojn ni de ĝi!
Nur ili ja militas, de l’ libero
soldat’ volonte volas esti mi!
 
Traduko de la Germana poemo "Ich bin
Soldat" de N. N. 05 en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-04.