Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Geibel, Emanuel * Was ist Glück? Germana Arg-560-277 2005-02-01 22:04 Manfred nur tiun forigu
Ratislavo, Manfredo Kio estas feliĉo? Esperanto Arg-561-277 2005-02-01 22:08 Manfred nur tiun forigu

Emanuel Geibel,
Was ist Glück?

 

Emanuel Geibel,
Kio estas feliĉo?

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Es ist das Glück ein flüchtig Ding   Efemeraĵo estas la
und war’s zu allen Tagen;   feliĉ’ kaj estis ĉiam ;
und jagtest du um der Erde Ring,   hastante tra la mondo ja
du möchtest es nicht erjagen.   vi ne ĝin kaptos iam.
 
Leg dich lieber ins Gras voll Duft   Kantante sur herbejon vin
und singe deine Lieder;   kuŝigu vi prefere;
plötzlich, vielleicht aus blauer Luft   kaj eble vi renkontos ĝin
fällt es auf dich hernieder.   falantan el-aere.
 
Aber dann pack es und halt es fest,   Sed tiam ĝin kaptu kaj tenu ĝin,
und plaudere nicht viel dazwischen;   ne multe vi intermiksiĝu ;
wenn du zu lang es warten lässt,   vi ne hezitu, por ke ĝi je l’ fin’
möchte es dir wieder entwischen.   subite ne ree foriĝu.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Emanuel Geibel.
  Traduko de la Germana poemo "Was ist
Glück?" de Emanuel Geibel en Esperanton
de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).