Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Lazarus Zamenhof * Mia penso Esperanto Arg-558-276 2005-01-30 22:08 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Meine Gedanken Germana 1997-01-21 Arg-559-276 | LZ-1-5 2009-11-06 22:15 mgr nur tiun aldonu
Franz Zwach Mein Gedanke Germana Arg-963-276 2009-11-06 22:11 mgr nur tiun aldonu

Ludwig Lazarus Zamenhof,
Mia penso

 
Sur la kampo, for de l’ mondo,
antaŭ nokto de somero,
amikino en la rondo
kantas kanton pri l’ espero,
kaj pri vivo detruita
ŝi rakontas kompatante, -
mia vundo refrapita
min doloras resangante.
 
„Ĉu vi dormas, ho sinjoro,
kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
el la kara infaneco?“
Kion diri? Ne ploranta
povas esti parolado
kun fraŭlino ripozanta
post somera promenado!
 
Mia penso kaj turmento
kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
al vi iris jam oferoj!
Kiun havis mi plej karon1)
la junecon - mi ploranta
metis mem sur la altaron
de la devo ordonanta!
 
Fajron sentas mi interne,
vivi ankaŭ mi deziras, ...
Io pelas min eterne,
se mi al gajuloj iras ...
Se ne plaĉos al la sorto
mia peno kaj laboro ...
Venu tuj al mi la morto,
en espero ... sen doloro.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).
 
1) anstataŭ „Kion havis mi plej karan“,
kiel origine skribis Zamenhofo, pro la
pli konvena rimparo „karon - altaron“.