Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Je l' nova jar' Esperanto 1982-01-10 Arg-557-275 | MR-021-7a 2012-12-26 15:44 Manfred nur tiun forigu
Eduard Möricke * Zum neuen Jahr Germana Arg-556-275 2012-12-26 15:46 Manfred nur tiun aldonu

Eduard Möricke,
Je l' nova jar'

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Samkiel sekrete,
mallaŭte, paŝete
suriras la teron
anĝel’ de l’ Sinjor’,
alvenis la tago.
Ho, bonan matenon!
Ni diru bonvenon!
Alportu ĝi benon!
Jubilu la kor’!
 
En Li la komenco!
Per Lia potenco
moviĝas la tuta
stelar’ super ni!
Vi, patro, Vi stiru!
Ja estas nenio
sen vi, kara Dio!
Al vi estu ĉio
lasita de mi!
 
Traduko de la Germana poemo "Zum neuen
Jahr" de Eduard Möricke (Eduardo Mojriko,
*1804-09-08 - †1875-06-04) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1982-01-10.