Marie Hankel, La simbolo de l´ amo |
| |
| Rozujo sovaĝa, simbolo de l´ amo, |
| En vintro vi staras sen ia ornamo! |
| En kampo vi nuda ĉagrenas dezerte, |
| Rozujo, malvarmo mortigos vin certe. |
| |
| Mallaŭte tre dolĉa voĉeto elsonas: |
| Silentu, silentu, mi dormon bezonas, |
| Min nutras denove patrino la tero, |
| Pacience atendas mi ĝis la somero. |
| |
| Dormantan rozujon printempo vekigis, |
| Somero ĝin riĉe kaj bele florigis. |
| Ho, donu al mi nun kroneton belfloran. |
| Girlandon balancan kaj brilekoloran! |
| |
| Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian |
| Mi pikos, mi vundos la manon, la vian, |
| Pro amo mi miajn floretojn defendos, |
| Pro amo mi miajn pikilojn forsendos. |
| |
| Al vento ĝi florofoliojn oferis, |
| Aŭtune la fruktoj fiere aperis: |
| Rozujo, simbolo de l´ amo vi restas, |
| Pacienca, alloga, kuraĝa vi estas. |
| |
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas Marie Hankel (nask. Dippe, *1844-02-02 - †1929-12-15). |