Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Hankel, Marie * La simbolo de l´ amo Esperanto Arg-554-274 2005-02-01 12:14 Manfred nur tiun forigu
Retzlaff, Manfred Das Sinnbild der Liebe Germana 2005-01-27 Arg-555-274 2009-03-18 20:19 mgr nur tiun aldonu

Marie Hankel,
La simbolo de l´ amo

 
Rozujo sovaĝa, simbolo de l´ amo,
En vintro vi staras sen ia ornamo!
En kampo vi nuda ĉagrenas dezerte,
Rozujo, malvarmo mortigos vin certe.
 
Mallaŭte tre dolĉa voĉeto elsonas:
Silentu, silentu, mi dormon bezonas,
Min nutras denove patrino la tero,
Pacience atendas mi ĝis la somero.
 
Dormantan rozujon printempo vekigis,
Somero ĝin riĉe kaj bele florigis.
Ho, donu al mi nun kroneton belfloran.
Girlandon balancan kaj brilekoloran!
 
Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian
Mi pikos, mi vundos la manon, la vian,
Pro amo mi miajn floretojn defendos,
Pro amo mi miajn pikilojn forsendos.
 
Al vento ĝi florofoliojn oferis,
Aŭtune la fruktoj fiere aperis:
Rozujo, simbolo de l´ amo vi restas,
Pacienca, alloga, kuraĝa vi estas.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Marie Hankel (nask. Dippe, *1844-02-02 -
†1929-12-15).