Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Düpjohann * Dat Wiägekrüüs Basgermana 2004-10-13 Arg-550-272 2005-09-18 12:07 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La vojkruco Esperanto Arg-551-272 2005-01-17 13:54 Manfred nur tiun forigu

Joseph Düpjohann,
Dat Wiägekrüüs

 

Joseph Düpjohann,
La vojkruco

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Staiht’n Krüüs an diene Wiäge,   Se renkontas vi voj-krucon,
dan holl stillkes in un biär,   vi ekhaltu, preĝu vi;
alle Straoten in dien Liäben   ĉiu strat’ en via vivo
kuemt van Guott alleene hiär.   venas sole ja de Di’.
 
Klaine Krüüskes, graute Krüse   Kruc’ dum via vivo-vojo
staoht an dienen Wägg,   ofte ege premas vin;
unner iähre Drägt maggs stüenen,   kaj ĝemante ĝin portante
mannigeen tosammenbräck.   multaj ne eltenas ĝin.
 
Sau wu He de Däönenkraune   Same kiel Li la dornan
liedsam up’n Hööfte drog,   kronon portis kun sufer’,
niemm dien Krüüs to läter’m Laune   prenu vian krucon vi sur
met up diene Liäbenstraot’.   via vojo sur la Ter’.
 
Wiägekrüüse dat sind Teeken,   Vojo-krucoj estas signoj,
de van Mensken wuorn upstellt   starigitaj por honor’
üm dem Ähre to erwiesen,   de ĉi tiu, kiu estas
weck is un bliff de Häer der Welt.   de la mondo la Sinjor’.
 
Daorüm follte diene Hänne   Tial antaŭ vojo-kruco
still vüor jeedet Wiägekrüüs,   manojn interplektu vi;
bidd’ Em üm een siälig Enne,   preĝu, ke benitan finon
wat den Hiemel di beschiärt.   grace donu al vi Di’.
 
Verkinto de tiu ĉi Basgermana poemo estas
Joseph Düpjohann (Ostenfelder Str. 28,
D-59302 Oelde, Germanio, *1930-10-18),
publikigita 2004-10-13.

La poemo aperis la 13an de Oktobro 2004
en loka gazeto "Die GLocke", okaze de la
inaŭguro de renovigita voj-krucifikso
starigita ĉe la strat-angulo "Warendorfer
Straße - Rote Erde" en Oelde, Germanio.
  Traduko de la Basgermana poemo "Dat
Wiägekrüüs" de Joseph Düpjohann
(Ostenfelder Str. 28, D-59302 Oelde,
Germanio, *1930-10-18) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).