Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Feliĉa navigado Esperanto 1984 Arg-542-268 2013-02-26 15:11 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Barnickel Feliĉa veturo Esperanto 1983 Arg-544-268 2013-07-20 12:20 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Feliĉa veturo Esperanto 1983-10-13 Arg-541-268 | MR.-102-2 2004-09-09 09:12 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Glückliche Fahrt Germana Arg-540-268 2004-09-09 09:10 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Feliĉa navigado

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Feliĉa veturo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Feliĉa veturo

 
tradukita de Richard Schulz   tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Wilhelm Barnickel
 
Nebuloj ŝiriĝas.   Rompiĝas nebuloj   Nebul' disŝiriĝas,
Serenas ĉielo.   Sub hela ĉielo,   Ĉielo heliĝas.
Timeman rubandon   La timan ligilon   La timan ligilon
Malnodas Eol'.1)   Malligas Eol’.   Malnodas Eol'.
La ventoj klopodas.   Susuras la ventoj,   Susuras la ventoj,
Vigligas ŝipestro.   Ekagas ŝipistoj.   Ekagas ŝipistoj.
Rapide! Rapide!   Rapide! Rapide!   Rapidu! Rapidu!
La ondo disiĝas.   Disiĝas la ondoj   La ondoj partiĝas,
La for' proksimiĝas.   Kaj alproksimiĝas   La for' proksimiĝas.
Aperas la land'.   La ŝip’ al la land’!   Vidiĝas la land'.2)
 
Traduko de la Germana poemo "Glückliche
Fahrt" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26)
en 1984.

Tiu ĉi poem-traduko aperis presita en
1984 en la "Vestfaliaj Flugfolioj", kiun
eldonis la konata Esperanto-poeto Rikardo
Ŝulco (Richard Schulz), kiam li loĝis
en la germana urbo Mindeno (Minden). La
trian kaj kvaran liniojn de la poemtraduko
mi, Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-09
plibonigi; ĉar Rikardo Ŝulco erare
neglektis, ke post la vorto "malnodas"
oni devus uzi la akuzativan formon
"rubandon". Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Glückliche
Fahrt" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1983-10-13.

 
  Traduko de la Germana poemo "Glückliche
Fahrt" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Wilhelm Barnickel (*1921-09-02)
en 1983.

Tiun ĉi poem-tradukon sendis al mi,
Manfred Retzlaff, en 1984 mia fervojista
kolego Willi Barnickel (Tiroler Str. 12b,
D-60596 Frankfurt am Main, Germanujo).
La lastan linion de la poemtraduko mi,
Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-09
pliĝustigi; ĉar s-ro Barnickel erare
neglektis, ke post la vorto "vidas" oni
devus uzi la akuzativan formon "landon".
Kaj la akuzativa finaĵo "-on" ne estas
eliziebla (ellasebla).
 
1) Rikardo Ŝulco skribis origine:\\Eolo
malnodas\\Timeman ruband'.\\(Sed tio estas
gramatike malĝusta. Devus teksti "Timeman
rubandon". M. Retzlaff)
      2) Sinjoro Barnickel origine skribis:\\Jam
vidas mi land'.\\(Sed tie mankas la
akuzativa formo "landon".)