Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Glückliche Fahrt Germana Arg-540-268 2004-09-09 09:10 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Feliĉa veturo Esperanto 1983-10-13 Arg-541-268 | MR.-102-2 2004-09-09 09:12 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Feliĉa navigado Esperanto 1984 Arg-542-268 2013-02-26 15:11 Manfred nur tiun aldonu
Wilhelm Barnickel Feliĉa veturo Esperanto 1983 Arg-544-268 2013-07-20 12:20 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Feliĉa veturo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Feliĉa veturo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Wilhelm Barnickel
 
Rompiĝas nebuloj   Nebul' disŝiriĝas,
Sub hela ĉielo,   Ĉielo heliĝas.
La timan ligilon   La timan ligilon
Malligas Eol’.   Malnodas Eol'.
Susuras la ventoj,   Susuras la ventoj,
Ekagas ŝipistoj.   Ekagas ŝipistoj.
Rapide! Rapide!   Rapidu! Rapidu!
Disiĝas la ondoj   La ondoj partiĝas,
Kaj alproksimiĝas   La for' proksimiĝas.
La ŝip’ al la land’!   Vidiĝas la land'.1)
 
Traduko de la Germana poemo "Glückliche
Fahrt" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1983-10-13.

 
  Traduko de la Germana poemo "Glückliche
Fahrt" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Wilhelm Barnickel (*1921-09-02)
en 1983.

Tiun ĉi poem-tradukon sendis al mi,
Manfred Retzlaff, en 1984 mia fervojista
kolego Willi Barnickel (Tiroler Str. 12b,
D-60596 Frankfurt am Main, Germanujo).
La lastan linion de la poemtraduko mi,
Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-09
pliĝustigi; ĉar s-ro Barnickel erare
neglektis, ke post la vorto "vidas" oni
devus uzi la akuzativan formon "landon".
Kaj la akuzativa finaĵo "-on" ne estas
eliziebla (ellasebla).
 
    1) Sinjoro Barnickel origine skribis:\\Jam
vidas mi land'.\\(Sed tie mankas la
akuzativa formo "landon".)