Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Feliĉa navigado Esperanto 1984 Arg-542-268 2013-02-26 15:11 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Barnickel Feliĉa veturo Esperanto 1983 Arg-544-268 2013-07-20 12:20 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Feliĉa veturo Esperanto 1983-10-13 Arg-541-268 | MR.-102-2 2004-09-09 09:12 Manfred nur tiun aldonu
Johann Wolfgang von Goethe * Glückliche Fahrt Germana Arg-540-268 2004-09-09 09:10 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Feliĉa navigado

 
tradukita de Richard Schulz
 
Nebuloj ŝiriĝas.
Serenas ĉielo.
Timeman rubandon
Malnodas Eol'.1)
La ventoj klopodas.
Vigligas ŝipestro.
Rapide! Rapide!
La ondo disiĝas.
La for' proksimiĝas.
Aperas la land'.
 
Traduko de la Germana poemo "Glückliche
Fahrt" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26)
en 1984.

Tiu ĉi poem-traduko aperis presita en
1984 en la "Vestfaliaj Flugfolioj", kiun
eldonis la konata Esperanto-poeto Rikardo
Ŝulco (Richard Schulz), kiam li loĝis
en la germana urbo Mindeno (Minden). La
trian kaj kvaran liniojn de la poemtraduko
mi, Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-09
plibonigi; ĉar Rikardo Ŝulco erare
neglektis, ke post la vorto "malnodas"
oni devus uzi la akuzativan formon
"rubandon". Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
1) Rikardo Ŝulco skribis origine:\\Eolo
malnodas\\Timeman ruband'.\\(Sed tio estas
gramatike malĝusta. Devus teksti "Timeman
rubandon". M. Retzlaff)