Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Mara trankvilo Esperanto 1983-10.11 Arg-538-267 | MR-103-3 2004-09-08 15:26 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Martrankvilo Esperanto 1984 Arg-539-267 2013-02-26 15:13 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Meeres Stille Germana Arg-537-267 2004-09-08 15:24 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Martrankvilo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Mara trankvilo

 
tradukita de Richard Schulz   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Silentego en la akvo,   Kalmo regas sur la maro
Sen ondado nun la mar',   Kaj senmove kuŝas ĝi.
Zorgoplenas la ŝipestro,   Zorge vidas la ŝipisto
Malstreĉitas la velar'.1)   Glatan facon ĉirkaŭ si.
Triste staras nun la masto.   De nenie blovas vento!
Semoveco kun terur'!   Mort-trankvilo en la rond’!
En la giganteca vasto   En enorma la silento
Morta ŝajnas la natur'.   Ne moviĝas iu ond’.
 
Traduko de la Germana poemo "Meeres Stille"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984.

Tiu ĉi poem-traduko aperis presita en
1984 en la "Vestfaliaj Flugfolioj", kiun
eldonis la konata Esperanto-poeto Rikardo
Ŝulco (Richard Schulz), kiam li loĝis
en la germana urbo Mindeno (Minden). La
kvaran kaj kvinan liniojn de la poemo mi,
Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-08
plibonigi; ĉar Rikardo Ŝulco erare
neglektis, ke post la vorto "vidas" oni
devus uzi la akuzativan formon "velaron".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Meeres Stille"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1983-10.11.

 
 
1) Rikardo Ŝulco skribis erare:\\ Zorgoplene
la ŝipestro\\Vidas pendi la velar'.
(Mankas tie la akuzativo.)