Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Mara trankvilo Esperanto 1983-10.11 Arg-538-267 | MR-103-3 2004-09-08 15:26 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Martrankvilo Esperanto 1984 Arg-539-267 2013-02-26 15:13 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Meeres Stille Germana Arg-537-267 2004-09-08 15:24 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Meeres Stille

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Mara trankvilo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Martrankvilo

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Richard Schulz
 
Tiefe Stille herrscht im Wasser,   Kalmo regas sur la maro   Silentego en la akvo,
Ohne Regung ruht das Meer,   Kaj senmove kuŝas ĝi.   Sen ondado nun la mar',
Und bekümmert sieht der Schiffer   Zorge vidas la ŝipisto   Zorgoplenas la ŝipestro,
Glatte Fläche ringsumher.   Glatan facon ĉirkaŭ si.   Malstreĉitas la velar'.1)
Keine Luft von keiner Seite!   De nenie blovas vento!   Triste staras nun la masto.
Todesstille fürchterlich!   Mort-trankvilo en la rond’!   Semoveco kun terur'!
In der ungeheuern Weite   En enorma la silento   En la giganteca vasto
Reget keine Welle sich.   Ne moviĝas iu ond’.   Morta ŝajnas la natur'.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

 
  Traduko de la Germana poemo "Meeres Stille"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1983-10.11.

 
  Traduko de la Germana poemo "Meeres Stille"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984.

Tiu ĉi poem-traduko aperis presita en
1984 en la "Vestfaliaj Flugfolioj", kiun
eldonis la konata Esperanto-poeto Rikardo
Ŝulco (Richard Schulz), kiam li loĝis
en la germana urbo Mindeno (Minden). La
kvaran kaj kvinan liniojn de la poemo mi,
Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-08
plibonigi; ĉar Rikardo Ŝulco erare
neglektis, ke post la vorto "vidas" oni
devus uzi la akuzativan formon "velaron".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
        1) Rikardo Ŝulco skribis erare:\\ Zorgoplene
la ŝipestro\\Vidas pendi la velar'.
(Mankas tie la akuzativo.)