Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Mara trankvilo Esperanto 1983-10.11 Arg-538-267 | MR-103-3 2004-09-08 15:26 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz Martrankvilo Esperanto 1984 Arg-539-267 2013-02-26 15:13 Manfred nur tiun forigu
Johann Wolfgang von Goethe * Meeres Stille Germana Arg-537-267 2004-09-08 15:24 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Martrankvilo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Meeres Stille

 
tradukita de Richard Schulz    
 
Silentego en la akvo,   Tiefe Stille herrscht im Wasser,
Sen ondado nun la mar',   Ohne Regung ruht das Meer,
Zorgoplenas la ŝipestro,   Und bekümmert sieht der Schiffer
Malstreĉitas la velar'.1)   Glatte Fläche ringsumher.
Triste staras nun la masto.   Keine Luft von keiner Seite!
Semoveco kun terur'!   Todesstille fürchterlich!
En la giganteca vasto   In der ungeheuern Weite
Morta ŝajnas la natur'.   Reget keine Welle sich.
 
Traduko de la Germana poemo "Meeres Stille"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) en 1984.

Tiu ĉi poem-traduko aperis presita en
1984 en la "Vestfaliaj Flugfolioj", kiun
eldonis la konata Esperanto-poeto Rikardo
Ŝulco (Richard Schulz), kiam li loĝis
en la germana urbo Mindeno (Minden). La
kvaran kaj kvinan liniojn de la poemo mi,
Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-08
plibonigi; ĉar Rikardo Ŝulco erare
neglektis, ke post la vorto "vidas" oni
devus uzi la akuzativan formon "velaron".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).

 
 
1) Rikardo Ŝulco skribis erare:\\ Zorgoplene
la ŝipestro\\Vidas pendi la velar'.
(Mankas tie la akuzativo.)