Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Faust, 1. Teil, Nacht Germana Arg-531-264 2009-05-15 14:48 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Faŭsto, 1a parto, Nokto Esperanto 1994-07-12 Arg-532-264 | MR-231-3 2004-09-06 22:38 Manfred nur tiun forigu
Boris Mirski Faŭsto, Unua parto, Nokto Esperanto Arg-957-264 2010-01-11 14:55 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Faŭsto, 1a parto, Nokto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
En alte volbita, malvasta gotika ĉambro
Faŭsto, sidanta maltrankvile sur sia
seĝo ĉe pupitro.
 
FAŬSTO:
Estas mi, aĥ, okupinta min pri
Jur’, medicino kaj filozofi’,
Studis mi teologion kun
Granda fervoro, domaĝe, nun.
Mizera stultulo ja estas mi,
Apenaŭ nun scias mi iom pli;
Nomiĝas magistro mi, eĉ doktor’,
Dum deko da jaroj jam kun fervor’
Tiradas mi tien kaj reen la
Studentojn je nazo ilia ja –
Vidante, ke ne povas scii mi ion.
Apenaŭ mi povas elteni tion!
Mi estas ja multe pli saĝa ol ĉiuj
Skribistoj, doktoroj, pastraĉoj tiuj.
Skrupuloj kaj duboj min ne turmentas
Kaj pro la infer’ mi nenion pentas.
Pro tio min ankaŭ ĉio nur tedas
Kaj ion utilon mi scii ne kredas.
Ne kredas mi povi ion instrui,
La homojn bonigi aŭ iel influi.
Posedas nek iom da mono mi,
Nek gloron en tiu mondo ĉi.
Eĉ hundo ne volus elteni tion,
Pro tio mi studas nun la magion,
Ĉu eble al mi malkaŝiĝu per
Spirita forto iu mister’,
Por ke mi ne devu paroli plu pri
Aferoj, kiujn ne konas mi,
Por ke mi ekkonu, per kio je l’ fin’
La mondo interne kuntenas sin,
Ke spektu mi ĉiujn generajn fortojn,
Diraĉu ne plue malplenajn vortojn.
 
.....
 
Traduko de la Germana poemo "Faust, 1.
Teil, Nacht" de Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1994-07-12.