Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show only standard export formats]
 additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Johann Wolfgang von Goethe * Faust, 1. Teil, Nacht German Arg-531-264 2009-05-15 14:48 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Faŭsto, 1a parto, Nokto Esperanto 1994-07-12 Arg-532-264 | MR-231-3 2004-09-06 22:38 Manfred only this add
Boris Mirski Faŭsto, Unua parto, Nokto Esperanto Arg-957-264 2010-01-11 14:55 Manfred only this remove

Johann Wolfgang von Goethe,
Faŭsto, Unua parto, Nokto

 
translated by Boris Mirski
 
(Faŭsto sidas maltrankvile en sia fotelo
ĉe la pulto, en malvasta gotika ĉambro
kun alta arkaĵo.)
 
FAŬSTO:
Filozofio! Havu ĝin!
Scienco jura, medicin',
Ho ve, teologia tent',
En kiun pens' enstudis sin, -
Mi ĉion lernis kun atent'.
Nun, kompatinda malsaĝul',
Mi staras post ĉi vana streĉ'
Ol iam malpli saĝa eĉ. -
Magistr' nomiĝas mi, doktor'.
Kaj dum dek jaroj de fervor'
Maldekstren, dekstren, - laŭ okaz' -
Disĉiplojn tiris laŭ la naz',
Kaj fine venas al konkludo,
Ke vana estas ĉiu studo.
Bruligas koron tiuj rememoroj.
Jes, vere mi estas pli inda, laŭ moroj,
Ol ĉiuj skribistoj, magistroj, doktoroj;
Ne tranĉas min duboj, skrupuloj pri vero,
Timigas nek diablo, nek tuta infero.
Kaj tial neniam mi ĝojon atendas;
Neniam mi veron ekkoni pretendas,
Kaj eĉ en la penso ne volas prospekti,
La homojn bonigi aŭ ilin direkti.
Ĉe mi neniu don':
Nek bon', nek mon', nek iu kon'.
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
...................................
 
Translation of the German poem "Faust, 1.
Teil, Nacht" by Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) into
Esperanto by Boris Mirski (Bela Manto,
†1919).

Unue tiu ĉi tradukaĵo aperis en la rusa
Esperanta revuo "La Nova Epoko" en Moskvo,
en la jaro 1922.